← Luke (4/24) → |
1. | Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton |
2. | dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li manĝis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finiĝis, li malsatis. |
3. | Kaj la diablo diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu al ĉi tiu ŝtono, ke ĝi fariĝu pano. |
4. | Kaj Jesuo respondis al li:Estas skribite:Ne per la pano sole vivos homo. |
5. | Kaj kondukinte lin supren, li montris al li ĉiujn regnojn de la mondo en momento da tempo. |
6. | Kaj la diablo diris al li:Mi donos al vi la tutan ĉi tiun potencon kaj ilian gloron; ĉar ĝi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi ĝin donas. |
7. | Se do vi adorkliniĝos antaŭ mi, ĉio estos via. |
8. | Kaj responde Jesuo diris al li:Estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu, kaj al Li sola servu. |
9. | Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de ĉi tie malsupren; |
10. | ĉar estas skribite: Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu, |
11. | kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo. |
12. | Kaj responde Jesuo diris al li:Estas dirite:Ne provu la Eternulon, vian Dion. |
13. | Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo. |
14. | Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta ĉirkaŭaĵo. |
15. | Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj. |
16. | Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj stariĝis, por legi. |
17. | Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite: |
18. | La spirito de la Eternulo estas sur mi, Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon, |
19. | Por proklami favorjaron de la Eternulo. |
20. | Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis; kaj la okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente lin rigardis. |
21. | Kaj li ekparolis al ili:Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj. |
22. | Kaj ĉiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo; kaj ili diris:Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de Jozef? |
23. | Kaj li diris al ili:Sendube vi diros al mi la jenan sentencon:Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni aŭdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru ĉi tie en via patrujo. |
24. | Kaj li diris:Vere mi diras al vi:Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo. |
25. | Kun vereco mi diras al vi:Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando; |
26. | kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino. |
27. | Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliŝa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano. |
28. | Kaj ĉiuj en la sinagogo pleniĝis de kolero, aŭdante tion; |
29. | kaj leviĝinte, ili elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin malsupren. |
30. | Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo. |
31. | Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato; |
32. | kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto. |
33. | Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo, |
34. | dirante:Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio. |
35. | Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin. |
36. | Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante:Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras. |
37. | Kaj famo pri li eliris al ĉiu loko de la tuta ĉirkaŭaĵo. |
38. | Kaj leviĝinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri ŝi. |
39. | Kaj starante super ŝi, li admonis la febron; kaj ĝi forlasis ŝin, kaj ŝi tuj leviĝis kaj servis al ili. |
40. | Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin. |
41. | Eliris ankaŭ demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante:Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, ĉar ili sciis, ke li estas la Kristo. |
42. | Kaj kiam tagiĝis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin serĉis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili. |
43. | Sed li diris al ili:Ankaŭ al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; ĉar por tio mi estas sendita. |
44. | Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo. |
← Luke (4/24) → |