← Luke (23/24) → |
1. | Kaj la tuta ĉeestantaro leviĝis, kaj kondukis lin antaŭ Pilaton. |
2. | Kaj ili komencis akuzi lin, dirante:Ni trovis ĉi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, reĝo. |
3. | Kaj Pilato demandis lin, dirante:Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris:Vi diras. |
4. | Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj:Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro. |
5. | Sed ili insistis, dirante:Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, eĉ ĝis ĉi tie. |
6. | Sed kiam Pilato tion aŭdis, li demandis, ĉu la viro estas Galileano. |
7. | Kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el sub la aŭtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaŭ ĉeestis en Jerusalem en tiuj tagoj. |
8. | Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege ĝojis; ĉar de longe li deziris vidi lin, ĉar li jam aŭdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li. |
9. | Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion. |
10. | Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante. |
11. | Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato. |
12. | Kaj Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; ĉar antaŭe ili havis inter si malamon. |
13. | Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon, |
14. | diris al ili:Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas; |
15. | nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li. |
16. | Tial mi lin skurĝos kaj liberigos. |
17. | Ĉar li devis liberigi unu al ili dum la festo. |
18. | Sed amase ili kriis, dirante:Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason; |
19. | kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon. |
20. | Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili; |
21. | sed ili laŭte kriis, dirante:Krucumu, krucumu lin. |
22. | Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos. |
23. | Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis. |
24. | Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo. |
25. | Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo. |
26. | Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo. |
27. | Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li. |
28. | Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj. |
29. | Ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros:Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj. |
30. | Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin; kaj al la montetoj:Kovru nin. |
31. | Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka? |
32. | Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj. |
33. | Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. |
34. | Kaj Jesuo diris:Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn. |
35. | Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante:Aliajn li savis:li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito. |
36. | Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron, |
37. | kaj dirante:Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin. |
38. | Kaj estis ankaŭ surskribo super li:ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ. |
39. | Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante:Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin. |
40. | Sed la alia responde admonis lin, dirante:Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno. |
41. | Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan. |
42. | Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. |
43. | Kaj li diris al li:Vere mi diras al vi:Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo. |
44. | Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis; |
45. | kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo. |
46. | Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris:Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton. |
47. | Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante:Ĉi tiu estis ja justulo. |
48. | Kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston. |
49. | Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion. |
50. | Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa |
51. | (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio, |
52. | irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. |
53. | Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis. |
54. | Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis. |
55. | Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. |
56. | Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono. |
← Luke (23/24) → |