| ← Luke (22/24) → |
| 1. | Jam alproksimiĝis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko. |
| 2. | Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu mortigi lin, ĉar ili timis la popolon. |
| 3. | Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du. |
| 4. | Kaj li foriris kaj interparolis kun la ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili. |
| 5. | Kaj ili ĝojis, kaj konsentis doni al li monon. |
| 6. | Kaj li promesis, kaj serĉis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso. |
| 7. | Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon. |
| 8. | Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante:Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni ĝin manĝu. |
| 9. | Kaj ili diris al li:Kie vi volas, ke ni pretigu? |
| 10. | Kaj li diris al ili:Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros. |
| 11. | Kaj vi diros al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas la gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj? |
| 12. | Kaj li montros al vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu. |
| 13. | Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon. |
| 14. | Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li. |
| 15. | Kaj li diris al ili:Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos; |
| 16. | ĉar mi diras al vi:Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio. |
| 17. | Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris:Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi; |
| 18. | ĉar mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio. |
| 19. | Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante:Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. |
| 20. | Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante:Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi. |
| 21. | Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo. |
| 22. | Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata! |
| 23. | Kaj ili komencis diskuti inter si:kiu el ili faros tion. |
| 24. | Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo:kiun el ili oni opinias la plej granda. |
| 25. | Kaj li diris al ili:La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj. |
| 26. | Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto. |
| 27. | Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto. |
| 28. | Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj; |
| 29. | kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi; |
| 30. | por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael. |
| 31. | Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon; |
| 32. | sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn. |
| 33. | Kaj li diris al li:Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto. |
| 34. | Kaj li diris:Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas. |
| 35. | Kaj li diris al ili:Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi? |
| 36. | Kaj ili diris:Nenio. Kaj li diris al ili:Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu glavon. |
| 37. | Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumiĝi pri mi:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon. |
| 38. | Kaj ili diris:Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili:Sufiĉas. |
| 39. | Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis. |
| 40. | Kaj veninte al la loko, li diris al ili:Preĝu, ke vi ne eniru en tenton. |
| 41. | Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis, |
| 42. | dirante:Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via. |
| 43. | Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin. |
| 44. | Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron. |
| 45. | Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo, |
| 46. | kaj diris al ili:Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton. |
| 47. | Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis al Jesuo, por kisi lin. |
| 48. | Sed Jesuo diris al li:Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo? |
| 49. | Kaj kiam tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris:Sinjoro, ĉu ni frapu per glavo? |
| 50. | Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon. |
| 51. | Sed Jesuo responde diris:Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin. |
| 52. | Kaj Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin:Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston? |
| 53. | Kiam mi estis ĉiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo. |
| 54. | Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime. |
| 55. | Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis meze de ili. |
| 56. | Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris: |
| 57. | Ĉi tiu ankaŭ estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante:Virino, mi lin ne konas. |
| 58. | Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris:Vi ankaŭ estas el ili. Sed Petro diris:Viro, mi ne estas. |
| 59. | Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante:Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano. |
| 60. | Sed Petro diris:Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis. |
| 61. | Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li:Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos. |
| 62. | Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris. |
| 63. | Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis. |
| 64. | Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante:Profetu, kiu vin frapis? |
| 65. | Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li. |
| 66. | Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris: |
| 67. | Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili:Se mi diros al vi, vi ne kredos; |
| 68. | kaj se mi demandos, vi ne respondos. |
| 69. | Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio. |
| 70. | Kaj ili ĉiuj demandis:Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis:Vi diras, ke mi estas. |
| 71. | Kaj ili diris:Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo. |
| ← Luke (22/24) → |