| ← Luke (20/24) → |
| 1. | Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la ĉefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliaĝuloj; |
| 2. | kaj ili ekparolis, dirante al li:Diru al ni:Laŭ kia aŭtoritato vi ĉi tion faras? aŭ kiu estas tiu, kiu donis al vi tian aŭtoritaton? |
| 3. | Kaj responde li diris al ili:Mi ankaŭ faros al vi demandon, kaj diru al mi: |
| 4. | La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? |
| 5. | Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la ĉielo; li diros:Kial vi ne kredis al li? |
| 6. | Sed se ni diros:El homoj; la tuta popolo ŝtonmortigos nin, ĉar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto. |
| 7. | Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie ĝi estis. |
| 8. | Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. |
| 9. | Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon:Unu viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis por longa tempo. |
| 10. | Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava. |
| 11. | Kaj li sendis ankoraŭ alian sklavon, kaj lin ankaŭ ili skurĝis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava. |
| 12. | Kaj li sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis. |
| 13. | Kaj la sinjoro de la vinberejo diris:Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos. |
| 14. | Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante:Ĉi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredaĵo fariĝu nia. |
| 15. | Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo? |
| 16. | Li venos kaj pereigos ĉi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj aŭdinte tion, ili diris:Ne tiel estu. |
| 17. | Sed li, rigardante ilin, diris:Kio do estas la jena skribitaĵo: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula? |
| 18. | Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos. |
| 19. | Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon. |
| 20. | Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro. |
| 21. | Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio: |
| 22. | Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne? |
| 23. | Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili: |
| 24. | Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis:De Cezaro. |
| 25. | Kaj li diris al ili:Tial redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. |
| 26. | Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaŭ la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis. |
| 27. | Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, |
| 28. | dirante:Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. |
| 29. | Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana; |
| 30. | ankaŭ la dua; |
| 31. | kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis. |
| 32. | Laste mortis ankaŭ la virino. |
| 33. | En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon. |
| 34. | Kaj Jesuo diris al ili:La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj; |
| 35. | sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; |
| 36. | ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo. |
| 37. | Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob. |
| 38. | Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li. |
| 39. | Kaj iuj el la skribistoj responde diris:Majstro, vi bone diris. |
| 40. | Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon. |
| 41. | Kaj li diris al ili:Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David? |
| 42. | Ĉar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, |
| 43. | Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. |
| 44. | Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo? |
| 45. | Kaj dum la tuta popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj: |
| 46. | Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj; |
| 47. | kaj kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ĉi tiuj ricevos pli severan kondamnon. |
| ← Luke (20/24) → |