| ← Luke (2/24) → |
| 1. | Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita. |
| 2. | Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. |
| 3. | Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo. |
| 4. | Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David, |
| 5. | por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda. |
| 6. | Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo. |
| 7. | Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo. |
| 8. | Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon. |
| 9. | Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo. |
| 10. | Kaj la anĝelo diris al ili:Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; |
| 11. | ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. |
| 12. | Kaj jen la signo por vi:vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo. |
| 13. | Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante: |
| 14. | Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro. |
| 15. | Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia:Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni. |
| 16. | Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. |
| 17. | Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano. |
| 18. | Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj. |
| 19. | Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro. |
| 20. | Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili. |
| 21. | Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li estis en la ventro. |
| 22. | Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, |
| 23. | kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo:Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo; |
| 24. | kaj por alporti oferon laŭ tio, kio estas dirita en la leĝo de la Eternulo:Paron da turtoj, aŭ du kolombidojn. |
| 25. | Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj ĉi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li. |
| 26. | Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo. |
| 27. | Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laŭ la kutimo de la leĝo, |
| 28. | tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante: |
| 29. | Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco, |
| 30. | Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, |
| 31. | Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj, |
| 32. | Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael. |
| 33. | Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li; |
| 34. | kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino:Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata; |
| 35. | kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu. |
| 36. | Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco, |
| 37. | kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj preĝoj nokte kaj tage. |
| 38. | Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la elaĉeton de Jerusalem. |
| 39. | Kaj kiam ili jam faris ĉion, konforme al la leĝo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret. |
| 40. | Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco; kaj la graco de Dio estis sur li. |
| 41. | Kaj liaj gepatroj iris ĉiujare al Jerusalem ĉe la Paska festo. |
| 42. | Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laŭ la kutimo de la festo; |
| 43. | kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, ĉe ilia returniĝo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis; |
| 44. | sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojaĝon, kaj serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj; |
| 45. | kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, serĉante lin. |
| 46. | Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn; |
| 47. | kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj. |
| 48. | Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li:Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo. |
| 49. | Kaj li diris al ili:Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro? |
| 50. | Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili. |
| 51. | Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro. |
| 52. | Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj. |
| ← Luke (2/24) → |