| ← Luke (18/24) → |
| 1. | Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi, |
| 2. | dirante:En unu urbo estis juĝisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon; |
| 3. | kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj ŝi venadis al li, dirante:Faru por mi justecon kontraŭ mia kontraŭulo. |
| 4. | Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si:Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon, |
| 5. | tamen, ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado. |
| 6. | Kaj la Sinjoro diris:Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto. |
| 7. | Kaj ĉu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas? |
| 8. | Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero? |
| 9. | Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: |
| 10. | Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. |
| 11. | La Fariseo, starante, preĝis kun si jene:Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. |
| 12. | Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras. |
| 13. | Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo. |
| 14. | Mi diras al vi:Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita. |
| 15. | Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin. |
| 16. | Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante:Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio. |
| 17. | Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin. |
| 18. | Kaj unu reganto demandis al li, dirante:Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? |
| 19. | Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. |
| 20. | Vi scias la ordonojn:Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon. |
| 21. | Kaj li diris:Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. |
| 22. | Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li:Ankoraŭ unu mankon vi havas:vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. |
| 23. | Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa. |
| 24. | Kaj Jesuo, lin rigardante, diris:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! |
| 25. | Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. |
| 26. | Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris:Kiu do povos esti savita? |
| 27. | Sed li diris:Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio. |
| 28. | Kaj Petro diris:Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. |
| 29. | Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, |
| 30. | kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan. |
| 31. | Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili:Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. |
| 32. | Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita; |
| 33. | kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos. |
| 34. | Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn. |
| 35. | Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn; |
| 36. | kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio. |
| 37. | Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras. |
| 38. | Kaj li kriis, dirante:Jesuo, filo de David, kompatu min. |
| 39. | Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho filo de David, kompatu min! |
| 40. | Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis: |
| 41. | Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris:Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon. |
| 42. | Kaj Jesuo diris al li:Ricevu vidpovon; via fido vin savis. |
| 43. | Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio. |
| ← Luke (18/24) → |