| ← Leviticus (2/27) → |
| 1. | Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon. |
| 2. | Kaj li alportu ĝin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo. |
| 3. | Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktaĵo ĝi estas el la fajroferoj de la Eternulo. |
| 4. | Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, ŝmiritaj per oleo. |
| 5. | Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, ĝi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta. |
| 6. | Dispecigu ĝin kaj verŝu sur ĝin oleon; ĝi estas farunofero. |
| 7. | Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, ĝi estu farita el delikata faruno kun oleo. |
| 8. | Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el ĝi, al la Eternulo, kaj prezentu ĝin al la pastro, kaj li alportu ĝin al la altaro. |
| 9. | Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos ĝin sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo. |
| 10. | Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; ĝi estas plejsanktaĵo el la fajroferoj de la Eternulo. |
| 11. | Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintaĵo; ĉar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo. |
| 12. | Kiel oferon de unuaaĵoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odoraĵo. |
| 13. | Kaj ĉiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun ĉiu via ofero alportu salon. |
| 14. | Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj terproduktaĵoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnaĵon el freŝaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj terproduktaĵoj. |
| 15. | Kaj verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon; ĝi estas farunofero. |
| 16. | Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el ĝia grajnaĵo kaj el ĝia oleo kun ĝia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo. |
| ← Leviticus (2/27) → |