| ← Lamentations (5/5) |
| 1. | Rememoru, ho Eternulo, kio fariĝis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron! |
| 2. | Nia heredaĵo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj. |
| 3. | Ni fariĝis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj. |
| 4. | Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago. |
| 5. | Oni pelas nin je nia kolo; Ni laciĝis, sed oni ne permesas al ni ripozi. |
| 6. | Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satiĝi per pano. |
| 7. | Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj. |
| 8. | Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj. |
| 9. | Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto. |
| 10. | Nia haŭto varmegiĝis kiel forno, Por la kruela malsato. |
| 11. | La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo. |
| 12. | La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis. |
| 13. | La junuloj devas porti muelŝtonojn; La knaboj falas sub la lignoŝarĝoj. |
| 14. | La maljunuloj jam ne sidas ĉe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas. |
| 15. | Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron. |
| 16. | Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis! |
| 17. | Pro tio senfortiĝis nia koro, Pro tio senlumiĝis niaj okuloj: |
| 18. | Pro la monto Cion, ke ĝi fariĝis dezerta, Ke vulpoj vagas sur ĝi. |
| 19. | Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio, |
| 20. | Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne, Forlasis nin por longa tempo? |
| 21. | Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa. |
| 22. | Ĉar ĉu Vi nin tute forpuŝis? Vi tre forte ekkoleris kontraŭ ni. |
| ← Lamentations (5/5) |