Lamentations (4/5)  

1. Kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo! La ŝtonoj de la sanktejo kuŝas disĵetitaj en la komenco de ĉiuj stratoj!
2. La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, Kiele ili similiĝis al argilaj potoj, faritaĵo de potisto!
3. Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn; Sed la filino de mia popolo fariĝis kruela, kiel strutoj en la dezerto.
4. La lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo; Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.
5. Kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, tiuj senfortiĝas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko.
6. La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, Kiu estis renversita momente, kaj manoj ĝin ne turmentis.
7. Ŝiaj princoj estis pli puraj ol neĝo, pli klaraj ol lakto; Ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro;
8. Nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj, velksekiĝis kiel ligno.
9. Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortiĝas kaj pereas pro manko de produktaĵoj de kampo.
10. La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; Kaj ĉi tiuj fariĝis ilia manĝaĵo en la mizerego de la filino de mia popolo.
11. La Eternulo plene elĉerpis Sian koleron, Li elverŝis la flamon de Sia indigno; Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis ĝiajn fundamentojn.
12. Ne kredis la reĝoj de la tero, nek ĉiuj loĝantoj de la mondo, Ke malamiko kaj kontraŭulo eniros en la pordegojn de Jerusalem.
13. Tio fariĝis pro la pekoj de ĝiaj profetoj, pro la malbonagoj de ĝiaj pastroj, Kiuj verŝadis en ĝi sangon de virtuloj.
14. Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tuŝi iliajn vestojn.
15. Oni kriis al ili:For, malpuruloj! for, for, ne altuŝiĝu! Kiam ili foriĝadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj:Ili ne plu loĝos tie.
16. La vizaĝo de la Eternulo ilin disĵetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; Pastrojn ili ne respektis, plejaĝulojn ili ne kompatis.
17. Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Streĉe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.
18. Ili glitigis niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj. Alproksimiĝis nia fino; pleniĝis nia tempo, ĉar venis nia fino.
19. Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraŭ ni.
20. La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptiĝis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris:Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.
21. Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando Uc; Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos.
22. Finiĝis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.

  Lamentations (4/5)