| ← Lamentations (3/5) → |
| 1. | Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero. |
| 2. | Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon. |
| 3. | Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove. |
| 4. | Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn. |
| 5. | Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj malfacilaĵoj. |
| 6. | En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn. |
| 7. | Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj ĉenoj. |
| 8. | Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ mia preĝo. |
| 9. | Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn. |
| 10. | Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko. |
| 11. | Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min objekto de teruro. |
| 12. | Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj. |
| 13. | En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo. |
| 14. | Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo. |
| 15. | Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per vermuto. |
| 16. | Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron. |
| 17. | Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis. |
| 18. | Kaj mi diris:Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo. |
| 19. | La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo. |
| 20. | Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo. |
| 21. | Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas: |
| 22. | Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis, |
| 23. | Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. |
| 24. | Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li. |
| 25. | La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin. |
| 26. | Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo. |
| 27. | Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco; |
| 28. | Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita; |
| 29. | Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero; |
| 30. | Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro. |
| 31. | Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro; |
| 32. | Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco; |
| 33. | Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj. |
| 34. | Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la tero, |
| 35. | Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo, |
| 36. | Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero-Ĉu la Sinjoro tion ne vidas? |
| 37. | Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro tion ne ordonis? |
| 38. | Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono? |
| 39. | Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj. |
| 40. | Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo; |
| 41. | Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo. |
| 42. | Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis. |
| 43. | Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis. |
| 44. | Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo. |
| 45. | Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj. |
| 46. | Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj. |
| 47. | Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo. |
| 48. | Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo. |
| 49. | Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto, |
| 50. | Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo. |
| 51. | Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia urbo. |
| 52. | Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj; |
| 53. | Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn. |
| 54. | Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris:Mi tute pereis. |
| 55. | Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo; |
| 56. | Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo. |
| 57. | Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris:Ne timu. |
| 58. | Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon. |
| 59. | Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon. |
| 60. | Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi. |
| 61. | Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi, |
| 62. | La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago. |
| 63. | Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo. |
| 64. | Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj. |
| 65. | Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon. |
| 66. | Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo. |
| ← Lamentations (3/5) → |