| ← Jonah (2/4) → | 
| 1. | Kaj Jona ekpreĝis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fiŝo. | 
| 2. | Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de Ŝeol mi kriis, Kaj Vi aŭskultis mian voĉon. | 
| 3. | Vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min ĉirkaŭis; Ĉiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min. | 
| 4. | Kaj mi pensis:Mi estas forpuŝita de antaŭ Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraŭ Vian sanktan templon. | 
| 5. | Ĉirkaŭis min akvo ĝis la animo; Abismo min ĉirkaŭis; Junko kovris mian kapon. | 
| 6. | Mi falis malsupren ĝis la fundamento de la montoj; La tero baris min por ĉiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo. | 
| 7. | Kiam mia animo senfortiĝis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia preĝo alvenis al Vi en Vian sanktan templon. | 
| 8. | Tiuj, kiuj servas al vantaĵoj, Senigas sin je favorkoreco. | 
| 9. | Sed mi kun danka voĉo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas ĉe la Eternulo. | 
| 10. | Kaj la Eternulo ordonis al la fiŝo, kaj ĝi elvomis Jonan sur la sekteron. | 
| ← Jonah (2/4) → |