John (9/21)  

1. Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo.
2. Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante:Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda?
3. Jesuo respondis:Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.
4. Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.
5. Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.
6. Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo,
7. kaj diris al li:Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
8. La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris:Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?
9. Unuj diris:Li estas; aliaj diris:Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris:Tiu mi estas.
10. Ili do diris al li:Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis?
11. Li respondis kaj diris:La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi:Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon.
12. Tiam ili diris al li:Kie li estas? Li diris:Mi ne scias.
13. Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron.
14. Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.
15. La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili:Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.
16. Unuj do el la Fariseoj diris:Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris:Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.
17. Denove ili diris al la blindulo:Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris:Li estas profeto.
18. La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon,
19. kaj demandis ilin, dirante:Ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas?
20. Liaj gepatroj respondis kaj diris:Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda;
21. sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li pri si mem parolos.
22. Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.
23. Tial la gepatroj diris:Li havas plenaĝon, demandu lin.
24. Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li:Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo.
25. Li do respondis:Ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas.
26. Tiam ili diris al li denove:Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn?
27. Li respondis al ili:Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj?
28. Tiam ili insultis lin, kaj diris:Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo.
29. Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas.
30. La viro respondis kaj diris al ili:Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn.
31. Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas.
32. De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda.
33. Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.
34. Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.
35. Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li:Ĉu vi kredas al la Filo de Dio?
36. Li respondis kaj diris:Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li?
37. Jesuo diris al li:Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi.
38. Kaj li diris:Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorkliniĝis al li.
39. Kaj Jesuo diris:Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj.
40. Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li:Ĉu ni ankaŭ estas blindaj?
41. Jesuo diris al ili:Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras:Ni vidas; via peko do restas.

  John (9/21)