← John (7/21) → |
1. | Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; ĉar li ne volis iradi en Judujo, ĉar la Judoj celis mortigi lin. |
2. | La festo de la Judoj, nomata la festo de laŭboj, proksimiĝis. |
3. | Liaj fratoj do diris al li:Transiru de ĉi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj disĉiploj ankaŭ vidu viajn farojn, kiujn vi faras. |
4. | Ĉar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo. |
5. | Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li. |
6. | Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraŭ ne venis; sed via tempo ĉiam estas preta. |
7. | La mondo ne povas vin malami; sed min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas malbonaj. |
8. | Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis. |
9. | Dirinte tion al ili, li restis ankoraŭ en Galileo. |
10. | Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete. |
11. | La Judoj do serĉis lin ĉe la festo, kaj diris:Kie li estas? |
12. | Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris:Li estas bonulo; aliaj diris:Ne, sed li erarigas la amason. |
13. | Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj. |
14. | Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis. |
15. | Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel ĉi tiu scias skribojn, neniam lerninte? |
16. | Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. |
17. | Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem. |
18. | Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li. |
19. | Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min? |
20. | La homamaso respondis:Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin? |
21. | Jesuo respondis kaj diris al ili:Mi faris unu faron, kaj vi ĉiuj miras pro tio. |
22. | Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen ĝi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron. |
23. | Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea leĝo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato? |
24. | Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon. |
25. | Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:Ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? |
26. | Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo? |
27. | Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas. |
28. | Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas. |
29. | Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis. |
30. | Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis. |
31. | Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris:Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol ĉi tiu faris? |
32. | La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin. |
33. | Jesuo do diris al ili:Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis. |
34. | Vi min serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni. |
35. | Tial la Judoj inter si diris:Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn? |
36. | Kia diro estas tio, kion li diris:Vi min serĉos kaj ne trovos, kaj:Kie mi estas, vi ne povas tien veni? |
37. | En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. |
38. | Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. |
39. | Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; ĉar la Spirito ankoraŭ ne estis donita, ĉar Jesuo ankoraŭ ne estis glorita. |
40. | Iuj do el la homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris:Vere ĉi tiu estas la Profeto. |
41. | Aliaj diris:Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas? |
42. | Ĉu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis? |
43. | Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso. |
44. | Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn. |
45. | Tiam la oficistoj revenis al la ĉefpastroj kaj Fariseoj, kaj ĉi tiuj diris al ili:Kial vi lin ne alkondukis? |
46. | Respondis la oficistoj:Ankoraŭ neniam tiel parolis homo. |
47. | La Fariseoj do respondis al ili:Ĉu vi ankaŭ estas erarigitaj? |
48. | Ĉu kredis al li iu el la regantoj, aŭ el la Fariseoj? |
49. | Sed tiu homamaso, kiu ne scias la leĝon, estas malbenita. |
50. | Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili: |
51. | Ĉu nia leĝo juĝas iun, se antaŭe oni ne aŭskultis lin, kaj ne sciiĝis, kion li faras? |
52. | Ili respondis kaj diris al li:Ĉu vi ankaŭ estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto. |
53. | Kaj ĉiu iris al sia domo; |
← John (7/21) → |