| ← John (4/21) → |
| 1. | Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj aŭdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da disĉiploj, ol Johano |
| 2. | (kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj), |
| 3. | li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo. |
| 4. | Kaj li devis trairi tra Samario. |
| 5. | Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Siĥar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef; |
| 6. | kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidiĝis tiamaniere apud la fonto. Estis ĉirkaŭ la sesa horo. |
| 7. | Venis virino Samaria, por ĉerpi akvon; Jesuo diris al ŝi:Donu al mi trinki. |
| 8. | Ĉar liaj disĉiploj jam foriris en la urbon, por aĉeti nutraĵojn. |
| 9. | La Samarianino do diris al li:Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (Ĉar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.) |
| 10. | Jesuo respondis kaj diris al ŝi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon. |
| 11. | La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon? |
| 12. | Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el ĝi, kiel ankaŭ liaj filoj kaj liaj brutoj? |
| 13. | Jesuo respondis kaj diris al ŝi:Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos; |
| 14. | sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo. |
| 15. | La virino diris al li:Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni ĉi tien, por ĉerpi. |
| 16. | Jesuo diris al ŝi:Foriru, voku vian edzon, kaj revenu ĉi tien. |
| 17. | La virino respondis kaj diris al li:Mi ne havas edzon. Jesuo diris al ŝi:Vi prave diris:Mi ne havas edzon; |
| 18. | ĉar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; ĉi tion vi diris vere. |
| 19. | La virino diris al li:Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto. |
| 20. | Niaj patroj adoradis sur ĉi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori. |
| 21. | Jesuo diris al ŝi:Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur ĉi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron. |
| 22. | Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; ĉar el la Judoj estas la savo. |
| 23. | Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj. |
| 24. | Dio estas Spirito:kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero. |
| 25. | La virino diris al li:Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion. |
| 26. | Jesuo diris al ŝi:Tiu estas mi, kiu parolas kun vi. |
| 27. | Kaj ĉe tio venis liaj disĉiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris:Kion vi volas? aŭ:Kial vi parolas kun ŝi? |
| 28. | La virino do lasis sian akvokruĉon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj: |
| 29. | Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi ĉion, kion mi faris; ĉu eble ĉi tiu estas la Kristo? |
| 30. | Ili eliris el la urbo, kaj venis al li. |
| 31. | Dume la disĉiploj petis lin, dirante:Rabeno, manĝu. |
| 32. | Sed li diris al ili:Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias. |
| 33. | La disĉiploj do diris inter si:Ĉu iu alportis al li ion por manĝi? |
| 34. | Jesuo diris al ili:Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron. |
| 35. | Ĉu vi ne diras:Estas ankoraŭ kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi:Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto. |
| 36. | La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto. |
| 37. | Ĉar en ĉi tio estas vera la proverbo:Unu semas, alia rikoltas. |
| 38. | Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron. |
| 39. | Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis:Li rakontis al mi ĉion, kion mi faris. |
| 40. | Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu ĉe ili; kaj li restis tie du tagojn. |
| 41. | Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto, |
| 42. | kaj diris al la virino:Jam ne pro via diro ni kredas, ĉar ni mem aŭdis lin; kaj ni scias, ke ĉi tiu estas vere la Savanto de la mondo. |
| 43. | Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon. |
| 44. | Ĉar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando. |
| 45. | Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, ĉar ili jam vidis ĉion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; ĉar ili ankaŭ iris al la festo. |
| 46. | Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum. |
| 47. | Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis. |
| 48. | Jesuo do diris al li:Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos. |
| 49. | La kortegano diris al li:Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos. |
| 50. | Jesuo diris al li:Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris. |
| 51. | Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante:Via filo vivas. |
| 52. | Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li:Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis. |
| 53. | Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li:Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo. |
| 54. | Ĉi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon. |
| ← John (4/21) → |