| ← John (3/21) → | 
| 1. | Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; | 
| 2. | tiu venis al li nokte, kaj diris al li:Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. | 
| 3. | Jesuo respondis kaj diris al li:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. | 
| 4. | Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? | 
| 5. | Jesuo respondis:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. | 
| 6. | Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. | 
| 7. | Ne miru, ke mi diris al vi:Vi devas esti denove naskitaj. | 
| 8. | La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito. | 
| 9. | Nikodemo respondis kaj diris al li:Kiel povas tio fariĝi? | 
| 10. | Jesuo respondis kaj diris al li:Vi estas la instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion? | 
| 11. | Vere, vere, mi diras al vi:Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. | 
| 12. | Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn? | 
| 13. | Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo. | 
| 14. | Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; | 
| 15. | por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon. | 
| 16. | Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. | 
| 17. | Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. | 
| 18. | Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. | 
| 19. | Kaj jen estas la juĝo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. | 
| 20. | Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. | 
| 21. | Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio. | 
| 22. | Post tio venis Jesuo kun siaj disĉiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis. | 
| 23. | Johano ankaŭ baptadis en Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj. | 
| 24. | Ĉar Johano ankoraŭ ne estis ĵetita en malliberejon. | 
| 25. | Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de Johano kaj iu Judo pri la puriĝo. | 
| 26. | Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li:Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li. | 
| 27. | Johano respondis kaj diris:Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo. | 
| 28. | Vi mem atestas pri mi, ke mi diris:Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li. | 
| 29. | Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis. | 
| 30. | Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi. | 
| 31. | Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la ĉielo, tiu estas super ĉiuj. | 
| 32. | Kion li vidis kaj aŭdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. | 
| 33. | Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera. | 
| 34. | Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton. | 
| 35. | La Patro amas la Filon, kaj donis ĉion en lian manon. | 
| 36. | Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas. | 
| ← John (3/21) → |