← John (21/21) |
1. | Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene. |
2. | Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj. |
3. | Simon Petro diris al ili:Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li:Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis. |
4. | Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. |
5. | Tiam Jesuo diris al ili:Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li:Ne. |
6. | Kaj li diris al ili:Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni. |
7. | Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:Ĝi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron. |
8. | Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj. |
9. | Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban aranĝitan tie, kaj fiŝon kuŝantan sur ĝi, kaj panon. |
10. | Jesuo diris al ili:Alportu el la fiŝoj, kiujn vi ĵus kaptis. |
11. | Simon Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis. |
12. | Jesuo diris al ili:Venu, matenmanĝu. Kaj neniu el la disĉiploj kuraĝis lin demandi:Kiu vi estas? sciante, ke ĝi estas la Sinjoro. |
13. | Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fiŝon. |
14. | Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj disĉiploj, post sia releviĝo el la mortintoj. |
15. | Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, ĉu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Paŝtu miajn ŝafidojn. |
16. | Li diris al li ankoraŭ la duan fojon:Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Zorgu pri miaj ŝafoj. |
17. | Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon:Ĉu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Paŝtu miajn ŝafojn. |
18. | Vere, vere, mi diras al vi:Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos. |
19. | Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li:Sekvu min. |
20. | Petro, sin turninte, vidis malantaŭe la disĉiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaŭ klinis sin al lia brusto dum la vespermanĝo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?). |
21. | Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:Sinjoro, kaj kion pri ĉi tiu? |
22. | Jesuo diris al li:Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min. |
23. | Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu disĉiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed:Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? |
24. | Tiu estas la disĉiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion:kaj ni scias, ke lia atesto estas vera. |
25. | Estas ankaŭ multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se ĉiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj. |
← John (21/21) |