← John (14/21) → |
1. | Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. |
2. | Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. |
3. | Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. |
4. | Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon. |
5. | Tomaso diris al li:Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon? |
6. | Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. |
7. | Se vi min konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis. |
8. | Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufiĉos. |
9. | Jesuo diris al li:Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron? |
10. | Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. |
11. | Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi pro la faroj mem. |
12. | Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar mi iras al la Patro. |
13. | Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. |
14. | Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros. |
15. | Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. |
16. | Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; |
17. | tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. |
18. | Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi. |
19. | Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; ĉar mi vivas, tial vi ankaŭ vivos. |
20. | En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi. |
21. | Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li. |
22. | Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo? |
23. | Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li. |
24. | Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis. |
25. | Tion mi parolis al vi, dum mi ĉe vi restas. |
26. | Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi. |
27. | Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. |
28. | Vi aŭdis, ke mi diris al vi:Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi ĝojus pro tio, ke mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi. |
29. | Kaj nun mi diris al vi, antaŭ ol ĝi okazos, por ke vi kredu, kiam ĝi okazos. |
30. | De nun mi jam ne multe parolos kun vi; ĉar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi; |
31. | sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Leviĝu; ni foriru de ĉi tie. |
← John (14/21) → |