← John (11/21) → |
1. | Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilaĝo de Maria kaj ŝia fratino Marta. |
2. | Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu ŝmiris la Sinjoron per ŝmiraĵo kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj. |
3. | La fratinoj do sendis al li, dirante:Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana. |
4. | Sed Jesuo, aŭdinte tion, diris:Ĉi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per ĝi glorata. |
5. | Kaj Jesuo amis Martan kaj ŝian fratinon kaj Lazaron. |
6. | Kaj kiam li sciiĝis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie li estis. |
7. | Poste li diris al la disĉiploj:Ni iru returne en Judujon. |
8. | La disĉiploj diris al li:Rabeno, la Judoj ĵus celis ŝtonmortigi vin; kaj ĉu vi denove iras tien? |
9. | Jesuo respondis:Ĉu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, ĉar li vidas la lumon de ĉi tiu mondo. |
10. | Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo. |
11. | Tion li parolis, kaj poste li diris al ili:Nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo. |
12. | La disĉiploj do diris:Sinjoro, se li endormiĝis, li resaniĝos. |
13. | Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo. |
14. | Tiam Jesuo diris al ili klare:Lazaro jam mortis. |
15. | Kaj pro vi mi ĝojas, ke mi ne ĉeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li. |
16. | Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundisĉiploj:Ni ankaŭ iru, por ke ni mortu kun li. |
17. | Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita. |
18. | Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de ĉirkaŭ dek kvin stadioj; |
19. | kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato. |
20. | Marta do, kiam ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraŭ sidis en la domo. |
21. | Tiam diris Marta al Jesuo:Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. |
22. | Sed eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi. |
23. | Jesuo diris al ŝi:Via frato releviĝos. |
24. | Marta diris al li:Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago. |
25. | Jesuo diris al ŝi:Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, |
26. | kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas? |
27. | Ŝi diris al li:Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon. |
28. | Kaj dirinte tion, ŝi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante:La Majstro ĉeestas, kaj vokas vin. |
29. | Kaj ŝi, aŭdinte tion, leviĝis rapide kaj iris al li. |
30. | (Sed Jesuo ankoraŭ ne eniris en la vilaĝon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.) |
31. | La Judoj do, kiuj estis kun ŝi en la domo kaj konsolis ŝin, vidinte, ke Maria leviĝis subite kaj eliris, sekvis ŝin, dirante:Ŝi iras al la tombo, por plori tie. |
32. | Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante:Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. |
33. | Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis, |
34. | kaj diris:Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li:Sinjoro, venu kaj vidu. |
35. | Jesuo larmis. |
36. | La Judoj do diris:Jen kiel li lin amis! |
37. | Sed kelkaj el ili diris:Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu homo ne mortu? |
38. | Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. Ĝi estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono. |
39. | Jesuo diris:Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li:Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn. |
40. | Jesuo diris al ŝi:Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio? |
41. | Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris:Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis. |
42. | Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis. |
43. | Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo:Lazaro, elvenu. |
44. | Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili:Malligu lin, kaj lasu lin iri. |
45. | Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li. |
46. | Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris. |
47. | Tial la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris:Kion ni faras? ĉar ĉi tiu homo faras multajn signojn; |
48. | se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion. |
49. | Sed unu el ili, Kajafas, ĉefpastro en tiu sama jaro, diris al ili:Vi scias nenion, |
50. | nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. |
51. | Sed li diris tion ne de si mem; sed estante ĉefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio; |
52. | kaj ne nur por la nacio, sed ankaŭ por ke li kunvenigu en unu la ĉie disĵetitajn filojn de Dio. |
53. | De post tiu tago do ili konsiliĝis, por lin mortigi. |
54. | Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la disĉiploj. |
55. | Kaj la Pasko de la Judoj proksimiĝis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaŭ la Pasko, por sin sanktigi. |
56. | Ili do serĉis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo:Kion vi pensas? Ĉu ke li ne venos al la festo? |
57. | Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj jam antaŭe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu. |
← John (11/21) → |