| ← Job (9/42) → |
| 1. | Ijob respondis kaj diris: |
| 2. | Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion? |
| 3. | Se li volus havi kun Li juĝan disputon, Li ne povus respondi al Li eĉ unu kontraŭ mil. |
| 4. | Li estas saĝa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuraĝus stari kontraŭ Li kaj restus sendifekta? |
| 5. | Li forŝovas montojn, kaj ili eĉ ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero; |
| 6. | Li skuas la teron de ĝia loko, Ke ĝiaj kolonoj tremas; |
| 7. | Li diras al la suno, kaj ĝi ne leviĝas, Kaj la stelojn Li sigelfermas; |
| 8. | Li sola etendas la ĉielon, Kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro; |
| 9. | Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo; |
| 10. | Li faras neesploreblajn grandaĵojn, Kaj nekalkuleblajn mirindaĵojn. |
| 11. | Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion eĉ ne vidos; Li pasos, kaj mi eĉ ne rimarkos Lin. |
| 12. | Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras? |
| 13. | Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksiĝas la helpantoj de Rahab. |
| 14. | Des pli ĉu mi povus respondi al Li, Ĉu mi povus elekti vortojn kontraŭ Li? |
| 15. | Eĉ se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian juĝanton. |
| 16. | Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li aŭdis mian voĉon, |
| 17. | Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj. |
| 18. | Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolĉo. |
| 19. | Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas juĝon, kiu alvokos min? |
| 20. | Se mi montros mian pravecon, mia propra buŝo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo. |
| 21. | Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon. |
| 22. | Ĉio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaŭ pereigas. |
| 23. | Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas ĉe la elprovado de senkulpuloj. |
| 24. | La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizaĝon de ĝiaj juĝistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu? |
| 25. | Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon; |
| 26. | Ili forkuris, kiel ŝipetoj el kano, Kiel aglo flugas al manĝotaĵo. |
| 27. | Se mi ekpensas:Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos: |
| 28. | Tiam mi ektremas pro ĉiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan. |
| 29. | Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas? |
| 30. | Se mi lavus min per neĝa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo, |
| 31. | Eĉ tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus. |
| 32. | Ĉar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaŭ iri al juĝo. |
| 33. | Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ. |
| 34. | Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min; |
| 35. | Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, Ĉar ne tia mi estas en mi mem. |
| ← Job (9/42) → |