| ← Job (8/42) → |
| 1. | Kaj ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris: |
| 2. | Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via buŝo estos kiel forta vento? |
| 3. | Ĉu Dio falsas la juĝon? Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon? |
| 4. | Se viaj filoj pekis kontraŭ Li, Li forpuŝis ilin pro ilia malbonago. |
| 5. | Se vi serĉas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon, |
| 6. | Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta loĝejo. |
| 7. | Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos. |
| 8. | Ĉar demandu la antaŭajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj; |
| 9. | Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro. |
| 10. | Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn. |
| 11. | Ĉu povas kreski kano sen malsekeco? Ĉu kreskas junko sen akvo? |
| 12. | En tia okazo ĝi velksekiĝas pli frue ol ĉiu herbo, Kiam ĝi estas ankoraŭ en sia freŝeco, Kiam ĝi ankoraŭ ne estas detranĉita. |
| 13. | Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo, |
| 14. | Kies fido dehakiĝas, Kaj kies espero estas araneaĵo. |
| 15. | Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni. |
| 16. | Li estis verda antaŭ la suno, Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj; |
| 17. | Amase plektiĝas liaj radikoj, Inter ŝtonoj ili tenas sin forte; |
| 18. | Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko, Ĝi malkonfesas lin:Mi vin ne vidis. |
| 19. | Tia estas la ĝojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj. |
| 20. | Vidu, Dio ne forpuŝas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj. |
| 21. | Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj. |
| 22. | Viaj malamantoj kovriĝos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos. |
| ← Job (8/42) → |