| ← Job (6/42) → |
| 1. | Ijob respondis kaj diris: |
| 2. | Se estus pesita mia ĉagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado, |
| 3. | Ĝi estus nun pli peza, ol la sablo ĉe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo. |
| 4. | Ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La teruraĵoj de Dio direktiĝis sur min. |
| 5. | Ĉu krias sovaĝa azeno sur herbo? Ĉu bovo blekas kolere ĉe sia manĝaĵo? |
| 6. | Ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo? Ĉu havas guston la albumeno de ovo? |
| 7. | Kion ne volis tuŝi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia manĝaĵo. |
| 8. | Ho, se mia peto plenumiĝus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas! |
| 9. | Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min! |
| 10. | Tio estus ankoraŭ konsolo por mi; Kaj mi ĝojus, se en la turmento Li ne kompatus, Ĉar mi ne forpuŝis ja la vortojn de la Sanktulo. |
| 11. | Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon? |
| 12. | Ĉu mia forto estas forto de ŝtonoj? Ĉu mia karno estas kupro? |
| 13. | Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpuŝita for de mi. |
| 14. | Al malfeliĉulo decas kompato de amiko, Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo. |
| 15. | Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas, |
| 16. | Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kaŝas sin neĝo; |
| 17. | En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forŝoviĝas de sia loko. |
| 18. | Ili forklinas la direkton de sia vojo, Iras en la dezerton, kaj malaperas. |
| 19. | Serĉas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el Ŝeba; |
| 20. | Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj ruĝiĝas de honto. |
| 21. | Nun vi neniiĝis; Vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis. |
| 22. | Ĉu mi diris:Donu al mi, El via havaĵo donacu pro mi, |
| 23. | Savu min el la mano de premanto, Aŭ liberigu min el la mano de turmentantoj? |
| 24. | Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis. |
| 25. | Kial vi mallaŭdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi? |
| 26. | Ĉu vi intencas riproĉi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento. |
| 27. | Eĉ orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus. |
| 28. | Nun, ĉar vi komencis, rigardu min; Ĉu mi mensogos antaŭ via vizaĝo? |
| 29. | Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero. |
| 30. | Ĉu estas peko sur mia lango? Ĉu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona? |
| ← Job (6/42) → |