← Job (5/42) → |
1. | Voku do! ĉu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos? |
2. | Malsaĝulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco. |
3. | Mi vidis malsaĝulon, kiu enradikiĝis, Kaj mi malbenis subite lian loĝejon. |
4. | Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin ĉe la pordego, Kaj neniu ilin savos. |
5. | Lian rikoltaĵon formanĝos malsatulo, El inter la dornoj li ĝin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havaĵon. |
6. | Ne el la polvo eliras malpiaĵo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago. |
7. | Sed homo naskiĝas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren. |
8. | Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon; |
9. | Al Tiu, kiu faras grandaĵojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindaĵojn, kiujn neniu povas kalkuli; |
10. | Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn, |
11. | Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj leviĝu savite. |
12. | Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon. |
13. | Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; Kaj la decido de maliculoj fariĝas senvalora. |
14. | En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto. |
15. | Li savas kontraŭ glavo, Kontraŭ la buŝo kaj mano de potenculo Li savas malriĉulon. |
16. | Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian buŝon. |
17. | Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu; |
18. | Ĉar Li vundas, sed ankaŭ bandaĝas; Li batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas. |
19. | En ses malfeliĉoj Li vin savos; En la sepa ne tuŝos vin la malbono. |
20. | En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo. |
21. | Kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam ĝi venos. |
22. | Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos; |
23. | Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi. |
24. | Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian loĝejon, kaj nenio mankos. |
25. | Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero. |
26. | En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo. |
27. | Vidu, ni tion esploris, kaj tiel ĝi estas; Atentu tion, kaj sciu tion. |
← Job (5/42) → |