| ← Job (41/42) → | 
| 1. | Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko, Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon? | 
| 2. | Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo? | 
| 3. | Ĉu ĝi multe petegos vin, Aŭ parolos al vi flataĵojn? | 
| 4. | Ĉu ĝi faros interligon kun vi? Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon? | 
| 5. | Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo? Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj? | 
| 6. | Ĉu kamaradoj ĝin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj? | 
| 7. | Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon? | 
| 8. | Metu sur ĝin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos. | 
| 9. | Vidu, la espero ĉiun trompos; Jam ekvidinte ĝin, li falos. | 
| 10. | Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi? | 
| 11. | Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia. | 
| 12. | Mi ne silentos pri ĝiaj membroj, Pri ĝia forto kaj bela staturo. | 
| 13. | Kiu povas levi ĝian veston? Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj? | 
| 14. | Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo? Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn. | 
| 15. | Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj, Interligitaj per fortika sigelo; | 
| 16. | Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili; | 
| 17. | Unu alfortikiĝis al la alia, Interkuniĝis kaj ne disiĝas. | 
| 18. | Ĝia terno briligas lumon, Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo. | 
| 19. | El ĝia buŝo eliras torĉoj, Elkuras flamaj fajreroj. | 
| 20. | El ĝiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono. | 
| 21. | Ĝia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el ĝia buŝo. | 
| 22. | Sur ĝia kolo loĝas forto, Kaj antaŭ ĝi kuras teruro. | 
| 23. | La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas. | 
| 24. | Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono, Kaj fortika kiel suba muelŝtono. | 
| 25. | Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj, Konsterniĝas de teruro. | 
| 26. | Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aŭ kiraso. | 
| 27. | Feron ĝi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon. | 
| 28. | Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi. | 
| 29. | Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco. | 
| 30. | Sube ĝi havas akrajn pecetojn; Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo. | 
| 31. | Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon; La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon. | 
| 32. | La vojo post ĝi lumas; La abismo aperas kiel grizaĵo. | 
| 33. | Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi; Ĝi estas kreita sentima. | 
| 34. | Ĝi rigardas malestime ĉion altan; Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj. | 
| ← Job (41/42) → |