| ← Job (40/42) → | 
| 1. | Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris: | 
| 2. | Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallaŭdanto de Dio tion respondu. | 
| 3. | Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris: | 
| 4. | Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian buŝon. | 
| 5. | Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon. | 
| 6. | Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris: | 
| 7. | Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi. | 
| 8. | Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava? | 
| 9. | Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li, | 
| 10. | Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu, Vestu vin per gloro kaj belegeco; | 
| 11. | Elverŝu la furiozon de via kolero; Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin; | 
| 12. | Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko; | 
| 13. | Kaŝu ilin ĉiujn en la tero; Ilian vizaĝon kovru per mallumo. | 
| 14. | Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos. | 
| 15. | Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon ĝi manĝas, kiel bovo. | 
| 16. | Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj, Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro. | 
| 17. | Ĝi streĉas sian voston kiel cedron, La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj. | 
| 18. | Ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, Ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj. | 
| 19. | Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio; Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon. | 
| 20. | La montoj alportas al ĝi manĝaĵon, Kaj ĉiuj bestoj de la kampo tie ludas. | 
| 21. | Sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas, Sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo. | 
| 22. | Ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro, Ĉirkaŭas ĝin salikoj apud torentoj. | 
| 23. | Se la rivero tumultas, ĝi ne konfuziĝas; Ĝi staras trankvile, se eĉ Jordan enverŝiĝus en ĝian buŝon. | 
| 24. | Ĉu iu povas preni ĝin antaŭ ĝiaj okuloj, Ĉu iu povas trabori per ŝnuroj ĝian nazon? | 
| ← Job (40/42) → |