← Job (4/42) → |
1. | Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris: |
2. | Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado? |
3. | Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortiĝintajn vi refortigis; |
4. | Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis; |
5. | Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; Ĝi ektuŝis vin, kaj vi ektimis. |
6. | Ĉu ne via timo antaŭ Dio estas via konsolo? Ĉu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero? |
7. | Rememoru do, ĉu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj? |
8. | Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas; |
9. | De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas. |
10. | La kriado de leono kaj la voĉo de leopardo silentiĝis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompiĝis; |
11. | Leono pereis pro manko de manĝaĵo, Kaj idoj de leonino diskuris. |
12. | Kaj al mi kaŝe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de ĝi. |
13. | Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn, |
14. | Atakis min teruro kaj tremo, Kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon. |
15. | Kaj spirito traflugis antaŭ mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidiĝis. |
16. | Staris bildo antaŭ miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ĝian aspekton; Estis silento, kaj mi ekaŭdis voĉon, dirantan: |
17. | Ĉu homo estas pli justa ol Dio? Ĉu viro estas pli pura ol lia Kreinto? |
18. | Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn anĝelojn Li trovas mallaŭdindaj: |
19. | Des pli koncerne tiujn, Kiuj loĝas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formanĝas vermoj. |
20. | De la mateno ĝis la vespero ili disfalas, Pereas por ĉiam, kaj neniu tion atentas. |
21. | La fadeno de ilia vivo estas distranĉita; Ili mortas, kaj ne en saĝeco. |
← Job (4/42) → |