| ← Job (39/42) → |
| 1. | Ĉu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? Ĉu vi observis la akuŝiĝon de la cervinoj? |
| 2. | Ĉu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aŭ ĉu vi scias la tempon, kiam ili devas naski? |
| 3. | Ili fleksiĝas, elĵetas siajn idojn, Liberiĝas de siaj doloroj. |
| 4. | Iliaj infanoj fortiĝas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili. |
| 5. | Kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno? Kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn? |
| 6. | La dezerton Mi faris ĝia domo, Kaj stepon ĝia loĝejo; |
| 7. | Ĝi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto ĝi ne aŭdas; |
| 8. | La produktaĵoj de la montoj estas ĝia manĝaĵo, Kaj ĝi serĉas ĉian verdaĵon. |
| 9. | Ĉu bubalo volos servi al vi? Ĉu ĝi volos nokti ĉe via manĝujo? |
| 10. | Ĉu vi povas alligi bubalon per ŝnuro al bedo? Ĉu ĝi erpos post vi valojn? |
| 11. | Ĉu vi fidos ĝin pro ĝia granda forto? Kaj ĉu vi komisios al ĝi vian laboron? |
| 12. | Ĉu vi havos konfidon al ĝi, ke ĝi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon? |
| 13. | La flugilo de struto leviĝas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro; |
| 14. | Ĉar ĝi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo; |
| 15. | Ĝi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovaĝa besto povas ilin disbati. |
| 16. | Ĝi estas kruela por siaj idoj, kvazaŭ ili ne estus ĝiaj; Ĝi ne zorgas pri tio, ke ĝia laboro estas vana; |
| 17. | Ĉar Dio senigis ĝin je saĝo Kaj ne donis al ĝi prudenton. |
| 18. | Kiam ĝi leviĝas alten, Ĝi mokas ĉevalon kaj ĝian rajdanton. |
| 19. | Ĉu vi donas forton al la ĉevalo? Ĉu vi vestas ĝian kolon per kolharoj? |
| 20. | Ĉu vi povas saltigi ĝin kiel akrido? Terura estas la beleco de ĝia ronkado. |
| 21. | Ĝi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; Ĝi eliras kontraŭ armiton; |
| 22. | Ĝi ridas pri timo kaj ne senkuraĝiĝas, Kaj ne retiras sin de glavo. |
| 23. | Super ĝi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego. |
| 24. | Kun bruo kaj kolero ĝi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto. |
| 25. | Kiam eksonas la trumpeto, ĝi ekkrias:Ho, ho! Kaj de malproksime ĝi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon. |
| 26. | Ĉu pro via saĝo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo? |
| 27. | Ĉu pro via ordono leviĝas la aglo Kaj faras alte sian neston? |
| 28. | Sur roko ĝi loĝas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto. |
| 29. | De tie ĝi elrigardas por si manĝaĵon; Malproksime vidas ĝiaj okuloj. |
| 30. | Ĝiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie ĝi estas. |
| ← Job (39/42) → |