| ← Job (38/42) → |
| 1. | La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris: |
| 2. | Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj? |
| 3. | Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi. |
| 4. | Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion. |
| 5. | Kiu starigis ĝiajn mezurojn, se vi tion scias? Aŭ kiu etendis super ĝi rektoŝnuron? |
| 6. | Sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj, Aŭ kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon, |
| 7. | Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio? |
| 8. | Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam ĝi elpuŝiĝis kvazaŭ el la ventro de patrino; |
| 9. | Kiam Mi faris la nubon ĝia vesto Kaj mallumon ĝiaj vindaĵoj, |
| 10. | Kaj starigis al ĝi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn, |
| 11. | Kaj diris:Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj? |
| 12. | Ĉu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenruĝo ĝian lokon, |
| 13. | Ke ĝi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuiĝu el ĝi; |
| 14. | Ke ilia internaĵo renversiĝu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuziĝu; |
| 15. | Ke de la malpiuloj forpreniĝu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita? |
| 16. | Ĉu vi venis ĝis la fontoj de la maro? Kaj ĉu vi iradis sur la fundo de la abismo? |
| 17. | Ĉu malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto? Kaj ĉu vi vidis la pordegon de la mallumego? |
| 18. | Ĉu vi pririgardis la larĝon de la tero? Diru, ĉu vi scias ĉion ĉi tion? |
| 19. | Kie estas la vojo al la loĝejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo, |
| 20. | Ke vi konduku ĝin al ĝia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al ĝia domo? |
| 21. | Ĉu vi sciis, kiam vi naskiĝos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj? |
| 22. | Ĉu vi venis al la devenejo de la neĝo, Kaj ĉu vi vidis la devenejon de la hajlo, |
| 23. | Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito? |
| 24. | Kie estas la vojo, laŭ kiu dividiĝas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron? |
| 25. | Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo, |
| 26. | Por doni pluvon sur teron, kie neniu troviĝas, Sur dezerton senhoman, |
| 27. | Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon? |
| 28. | Ĉu la pluvo havas patron? Aŭ kiu naskigis la gutojn de roso? |
| 29. | El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la ĉielo? |
| 30. | Simile al ŝtono malmoliĝas la akvo, Kaj la supraĵo de la abismo kunfirmiĝas. |
| 31. | Ĉu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aŭ ĉu vi povas malligi la ligon de Oriono? |
| 32. | Ĉu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun ĝiaj infanoj? |
| 33. | Ĉu vi konas la leĝojn de la ĉielo? Aŭ ĉu vi povas aranĝi ĝian regadon super la tero? |
| 34. | Ĉu vi povas levi al la nubo vian voĉon, Ke abundo da akvo vin kovru? |
| 35. | Ĉu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi:Jen ni estas? |
| 36. | Kiu metis en la internon la saĝon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton? |
| 37. | Kiu estas tiel saĝa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elverŝas la felsakojn de la ĉielo, |
| 38. | Kiam la polvo kunfandiĝas Kaj la terbuloj kungluiĝas? |
| 39. | Ĉu vi ĉasas kaptaĵon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn, |
| 40. | Kiam ili kuŝas en la nestegoj, Sidas embuske en la laŭbo? |
| 41. | Kiu pretigas al la korvo ĝian manĝaĵon, Kiam ĝiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion manĝi? |
| ← Job (38/42) → |