| ← Job (37/42) → |
| 1. | Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko. |
| 2. | Aŭskultu atente en la bruo Lian voĉon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia buŝo. |
| 3. | Sub la tutan ĉielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero. |
| 4. | Post ĝi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta voĉo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam aŭdiĝas Lia voĉo. |
| 5. | Mirinde tondras Dio per Sia voĉo; Li faras ion grandan, sed ne konatan. |
| 6. | Al la neĝo Li diras:Falu sur la teron; Ankaŭ al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj. |
| 7. | Sur la manon de ĉiu homo Li metas sigelon, Por ke ĉiuj homoj sciu Lian faron. |
| 8. | La sovaĝa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia loĝejo. |
| 9. | El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo. |
| 10. | De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo. |
| 11. | La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo disŝutas Lian lumon. |
| 12. | Li direktas ilin ĉirkaŭen, kien Li volas, Por ke ili plenumu ĉion, kion Li ordonas al ili, sur la tero: |
| 13. | Ĉu por puno de ia lando, Ĉu por favorkoraĵo Li ilin direktas. |
| 14. | Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio. |
| 15. | Ĉu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo? |
| 16. | Ĉu vi komprenas, ĉe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado? |
| 17. | Kiamaniere viaj vestoj varmiĝas, Kiam la tero kvietiĝas de sude? |
| 18. | Ĉu vi povas etendi kun Li la ĉielon, Firman kiel fandita spegulo? |
| 19. | Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo. |
| 20. | Ĉu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos. |
| 21. | Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la ĉielo, Kiam la vento pasas kaj purigas ĝin. |
| 22. | De norde venas oro; Ĉirkaŭ Dio estas terura brilo. |
| 23. | La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas. |
| 24. | Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la saĝuloj. |
| ← Job (37/42) → |