| ← Job (36/42) → |
| 1. | Kaj plue parolis Elihu, kaj diris: |
| 2. | Atendu ankoraŭ iom; mi montros al vi, Ĉar mi havas ankoraŭ kion paroli pro Dio. |
| 3. | Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava. |
| 4. | Ĉar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaŭ vi. |
| 5. | Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malŝatas; Li estas potenca per la forto de la koro. |
| 6. | Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon. |
| 7. | Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun reĝoj sur trono Li sidigas ilin por ĉiam, Por ke ili estu altaj. |
| 8. | Kaj se ili estas ligitaj per ĉenoj, Malliberigitaj mizere per ŝnuroj, |
| 9. | Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas. |
| 10. | Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj. |
| 11. | Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla; |
| 12. | Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento. |
| 13. | La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis; |
| 14. | Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malĉastuloj. |
| 15. | Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon. |
| 16. | Ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon ĉe via tablo, plena de grasaĵoj. |
| 17. | Sed vi fariĝis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj juĝo tenas sin kune. |
| 18. | Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elaĉeto ne deklinu vin. |
| 19. | Ĉu Li atentos vian riĉecon? Ne, nek oron, nek forton aŭ potencon. |
| 20. | Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko. |
| 21. | Gardu vin, ne kliniĝu al malpieco; Ĉar tion vi komencis pro la mizero. |
| 22. | Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li? |
| 23. | Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste? |
| 24. | Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj. |
| 25. | Ĉiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime. |
| 26. | Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla. |
| 27. | Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili verŝiĝas pluve el la nebulo; |
| 28. | Verŝiĝas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj. |
| 29. | Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapiŝojn de Sia tendo, |
| 30. | Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro. |
| 31. | Ĉar per ili Li juĝas la popolojn Kaj donas ankaŭ manĝaĵon abunde. |
| 32. | Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al ĝi aperi denove. |
| 33. | Antaŭdiras pri ĝi ĝia bruo, Kaj eĉ la brutaroj, kiam ĝi alproksimiĝas. |
| ← Job (36/42) → |