← Job (33/42) → |
1. | Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn. |
2. | Jen mi malfermis mian buŝon, Parolas mia lango en mia gorĝo. |
3. | Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj. |
4. | La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas. |
5. | Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu. |
6. | Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaŭ estas farita el argilo. |
7. | Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi. |
8. | Vi parolis antaŭ miaj oreloj, Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj: |
9. | Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon; |
10. | Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon; |
11. | Li metis miajn piedojn en ŝtipon; Li observas ĉiujn miajn vojojn. |
12. | Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; Ĉar Dio estas pli granda ol homo. |
13. | Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj? |
14. | Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas. |
15. | En sonĝo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito, |
16. | Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin, |
17. | Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco, |
18. | Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon. |
19. | Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj. |
20. | Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo. |
21. | Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj. |
22. | Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo. |
23. | Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon, |
24. | Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon. |
25. | Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco. |
26. | Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco. |
27. | Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi; |
28. | Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon. |
29. | Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo, |
30. | Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo. |
31. | Atentu, Ijob, aŭskultu min; Silentu, kaj mi parolos. |
32. | Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, ĉar mi dezirus, ke vi montriĝu prava. |
33. | Se ne, tiam aŭskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi saĝon. |
← Job (33/42) → |