| ← Job (32/42) → |
| 1. | Kaj tiuj tri viroj ĉesis respondi al Ijob, ĉar li opiniis sin prava. |
| 2. | Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Baraĥel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraŭ Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio; |
| 3. | kaj kontraŭ liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon. |
| 4. | Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, ĉar ili estis pli aĝaj ol li. |
| 5. | Sed kiam Elihu vidis, ke ne troviĝas respondo en la buŝo de la tri viroj, ekflamis lia kolero. |
| 6. | Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion. |
| 7. | Mi pensis:La aĝo parolu, Kaj la jarmulto montru saĝon. |
| 8. | Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton. |
| 9. | Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias juĝi, |
| 10. | Tial mi diras:Aŭskultu min; Mi ankaŭ eldiros mian opinion. |
| 11. | Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, Ĝis vi trovos la ĝustan parolon. |
| 12. | Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj. |
| 13. | Ne diru:Ni trovis la saĝon. Dio instruu lin, ne homo. |
| 14. | Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li. |
| 15. | Ili perdis la kuraĝon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj. |
| 16. | Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli; Sed ĉar ili haltis kaj ne plu respondis, |
| 17. | Tial ankaŭ mi de mia flanko respondos, Mi ankaŭ eldiros mian opinion. |
| 18. | Ĉar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas. |
| 19. | Mia interno estas kiel vino ŝtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon. |
| 20. | Mi ekparolos, kaj tiam fariĝos al mi pli facile; Mi malfermos mian buŝon, kaj mi respondos. |
| 21. | Mi ne atentos la vizaĝon de persono, Kaj mi ne flatos al homo; |
| 22. | Ĉar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto. |
| ← Job (32/42) → |