| ← Job (31/42) → |
| 1. | Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon. |
| 2. | Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj? |
| 3. | Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, Kaj forpuŝon de malbonagantoj? |
| 4. | Ĉu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn? |
| 5. | Ĉu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo? |
| 6. | Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco. |
| 7. | Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluiĝis makulo: |
| 8. | Tiam mi semu kaj alia manĝu, Kaj mia idaro elradikiĝu. |
| 9. | Se mia koro forlogiĝis al virino, Kaj mi kaŝe atendis ĉe la pordo de mia amiko: |
| 10. | Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj kliniĝu super ŝi. |
| 11. | Ĉar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj. |
| 12. | Tio estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo, Kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus. |
| 13. | Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino, Kiam ili havis juĝan aferon kun mi? |
| 14. | Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus? |
| 15. | Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin. |
| 16. | Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino? |
| 17. | Ĉu mian panpecon mi manĝis sola? Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo? |
| 18. | Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto. |
| 19. | Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto Kaj malriĉulon sen kovro, |
| 20. | Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj, Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj? |
| 21. | Se mi levis mian manon kontraŭ orfon, Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi, |
| 22. | En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompiĝu de kano. |
| 23. | Ĉar mi timas la punon de Dio, Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni. |
| 24. | Ĉu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido? |
| 25. | Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris? |
| 26. | Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan, |
| 27. | Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano? |
| 28. | Ankaŭ tio estus krimo juĝinda, Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto. |
| 29. | Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono? |
| 30. | Mi ne permesis al mia gorĝo peki Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo. |
| 31. | Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno! |
| 32. | Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj. |
| 33. | Ĉu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kaŝi en mia brusto miajn pekojn? |
| 34. | En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon. |
| 35. | Ho, se iu aŭskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron, |
| 36. | Mi portus ĝin sur mia ŝultro, Mi metus ĝin sur min kiel kronon, |
| 37. | Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj; Mi alproksimiĝus al li kiel al princo. |
| 38. | Se mia lando kriis kontraŭ mi, Kaj ĝiaj sulkoj ploris, |
| 39. | Se ĝiajn fruktojn mi manĝis senpage, Kaj mi afliktis la animon de ĝiaj mastroj: |
| 40. | Tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataŭ hordeo dornoj. Finiĝis la paroloj de Ijob. |
| ← Job (31/42) → |