| ← Job (30/42) → |
| 1. | Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj; |
| 2. | Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon; |
| 3. | Kiuj pro malriĉeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan; |
| 4. | Kiuj elŝiras atriplon apud la arbetaĵoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto. |
| 5. | El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur ŝteliston; |
| 6. | En terfendoj ĉe la valoj ili loĝas, En truoj de la tero kaj de rokoj; |
| 7. | Inter la arbetaĵoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektiĝas; |
| 8. | Kiel infanoj de sentaŭguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando. |
| 9. | Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto, Mi fariĝis por ili objekto de babilado. |
| 10. | Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi, Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon. |
| 11. | Li malligis mian ŝnuron kaj turmentas min, Kaj ili forĵetis antaŭ mi la bridon. |
| 12. | Dekstre buboj stariĝis, kaj puŝas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraŭ mi siajn pereigajn vojojn; |
| 13. | Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton; |
| 14. | Ili venas kiel tra larĝa breĉo, Ĵetas sin tumulte. |
| 15. | Teruroj turnis sin kontraŭ min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia feliĉo. |
| 16. | Kaj nun elverŝiĝas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero. |
| 17. | En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas. |
| 18. | Kun granda malfacileco demetiĝas mia vesto; Premas min la rando de mia ĉemizo. |
| 19. | Oni komparas min kun koto; Mi similiĝis al polvo kaj cindro. |
| 20. | Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min. |
| 21. | Vi fariĝis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon. |
| 22. | Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego. |
| 23. | Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de ĉio vivanta. |
| 24. | Sed ĉu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfeliĉo? |
| 25. | Ĉu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfeliĉan tempon? Ĉu mia animo ne afliktiĝis pri malriĉulo? |
| 26. | Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo. |
| 27. | Miaj internaĵoj bolas kaj ne ĉesas; Atakis min tempo de mizero. |
| 28. | Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi leviĝas en la komunumo kaj krias. |
| 29. | Mi fariĝis frato al la ŝakaloj Kaj kamarado al la strutoj. |
| 30. | Mia haŭto nigriĝis sur mi, Kaj miaj ostoj sekiĝis de varmego. |
| 31. | Mia harpo fariĝis plendilo, Kaj mia fluto fariĝis voĉo de plorantoj. |
| ← Job (30/42) → |