| ← Job (3/42) → |
| 1. | Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon. |
| 2. | Kaj Ijob ekparolis, kaj diris: |
| 3. | Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis, Kaj la nokto, kiu diris:Embriiĝis homo. |
| 4. | Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu ĝin, Neniu lumo ekbrilu super ĝi. |
| 5. | Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin; Nubo ĝin kovru; Eklipsoj de tago faru ĝin terura. |
| 6. | Tiun nokton prenu mallumego; Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro, Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj. |
| 7. | Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi. |
| 8. | Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon. |
| 9. | Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko; Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu; |
| 10. | Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj. |
| 11. | Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senviviĝis post la eliro el la ventro? |
| 12. | Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu? |
| 13. | Mi nun kuŝus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon, |
| 14. | Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn, |
| 15. | Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per arĝento; |
| 16. | Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon. |
| 17. | Tie la malpiuloj ĉesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumiĝis. |
| 18. | Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne aŭdas la voĉon de premanto. |
| 19. | Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro. |
| 20. | Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon, |
| 21. | Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas, Kiuj elfosus ĝin pli volonte ol trezorojn, |
| 22. | Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon? |
| 23. | Al la homo, kies vojo estas kaŝita, Kaj antaŭ kiu Dio starigis barilon? |
| 24. | Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo; |
| 25. | Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi. |
| 26. | Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero. |
| ← Job (3/42) → |