| ← Job (28/42) → |
| 1. | La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas. |
| 2. | La fero estas ricevata el polvo, Kaj el ŝtono oni fandas la kupron. |
| 3. | Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo. |
| 4. | Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas; Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj. |
| 5. | La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro. |
| 6. | Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron. |
| 7. | La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis. |
| 8. | Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj, Ne iris sur ĝi leono. |
| 9. | Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo. |
| 10. | En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo. |
| 11. | Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo. |
| 12. | Sed kie oni trovas la saĝon? Kaj kie estas la loko de prudento? |
| 13. | La homo ne scias ĝian prezon; Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj. |
| 14. | La abismo diras:Ne en mi ĝi estas; La maro diras:Ĝi ne troviĝas ĉe mi. |
| 15. | Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi. |
| 16. | Oni ne taksas ĝin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro. |
| 17. | Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro. |
| 18. | Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj. |
| 19. | Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti ĝia prezo. |
| 20. | De kie venas la saĝo? Kaj kie estas la loko de prudento? |
| 21. | Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la ĉielo. |
| 22. | La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi. |
| 23. | Dio komprenas ĝian vojon, Kaj Li scias ĝian lokon; |
| 24. | Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta ĉielo. |
| 25. | Kiam Li donis pezon al la vento Kaj aranĝis la akvon laŭmezure, |
| 26. | Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro: |
| 27. | Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin, Pretigis ĝin kaj esploris ĝin; |
| 28. | Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento. |
| ← Job (28/42) → |