← Job (26/42) → |
1. | Ijob respondis kaj diris: |
2. | Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta! |
3. | Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas saĝon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras! |
4. | Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi? |
5. | La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaŭ tiuj, kiuj vivas en ĝi. |
6. | Ŝeol estas malkovrita antaŭ Li, Kaj la abismo ne havas kovron. |
7. | Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio. |
8. | Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio. |
9. | Li kovras la tronon Kaj etendas ĉirkaŭ ĝi Sian nubon. |
10. | Li faris limon sur la akvo, Ĝis la loko, kie finiĝas la lumo kaj la mallumo. |
11. | La kolonoj de la ĉielo ŝanceliĝas Kaj tremas de Lia krio. |
12. | Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia saĝo Li frakasas Rahabon. |
13. | Per Lia spirito belegiĝis la ĉielo; Lia mano trapikas la tordiĝantan serpenton. |
14. | Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni aŭdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco? |
← Job (26/42) → |