| ← Job (25/42) → |
| 1. | Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris: |
| 2. | Regado kaj timigo estas ĉe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj. |
| 3. | Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn? Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo? |
| 4. | Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura? |
| 5. | Vidu, eĉ la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj: |
| 6. | Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo! |
| ← Job (25/42) → |