| ← Job (23/42) → |
| 1. | Ijob respondis kaj diris: |
| 2. | Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj. |
| 3. | Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono! |
| 4. | Mi prezentus al Li juĝan aferon, Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj. |
| 5. | Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi. |
| 6. | Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi? Ne, Li nur atentu min; |
| 7. | Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto. |
| 8. | Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas; |
| 9. | Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas. |
| 10. | Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro. |
| 11. | Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis. |
| 12. | Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo. |
| 13. | Sed Li estas sola:kiu kontraŭstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras. |
| 14. | Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj. |
| 15. | Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin. |
| 16. | Dio senkuraĝigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis. |
| 17. | Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo, Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon. |
| ← Job (23/42) → |