| ← Job (22/42) → |
| 1. | Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris: |
| 2. | Ĉu Dion povas instrui homo? Ĉu povas Lin instrui eĉ saĝulo? |
| 3. | Ĉu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta? Kaj ĉu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia? |
| 4. | Ĉu pro timo antaŭ vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al juĝo? |
| 5. | Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon. |
| 6. | Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane, De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn; |
| 7. | Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon; |
| 8. | Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi loĝis sur ĝi; |
| 9. | Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis. |
| 10. | Pro tio ĉirkaŭe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas. |
| 11. | Aŭ pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris? |
| 12. | Ĉu ne estas Dio tie alte en la ĉielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas. |
| 13. | Kaj vi diras:Kion scias Dio? Ĉu Li povas juĝi en mallumo? |
| 14. | La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la ĉielo. |
| 15. | Ĉu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj, |
| 16. | Kiuj estis kaptitaj antaŭtempe, Kaj kies grundo disverŝiĝis kiel rivero, |
| 17. | Kiuj parolis al Dio:Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo? |
| 18. | Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonaĵo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi. |
| 19. | La virtuloj vidos kaj ĝojos; La senkulpulo mokos ilin: |
| 20. | Certe malaperis nia kontraŭulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro. |
| 21. | Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono. |
| 22. | Prenu el Lia buŝo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron. |
| 23. | Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiaĵon el via tendo. |
| 24. | Ĵetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la ŝtonojn de la torentoj; |
| 25. | Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento; |
| 26. | Ĉar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizaĝon; |
| 27. | Vi preĝos al Li, kaj Li vin aŭskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos; |
| 28. | Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo. |
| 29. | Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita. |
| 30. | Ankaŭ tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj. |
| ← Job (22/42) → |