← Job (21/42) → |
1. | Ijob respondis kaj diris: |
2. | Aŭskultu mian parolon; Kaj ĝi estu anstataŭ viaj konsoloj. |
3. | Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku. |
4. | Ĉu kontraŭ homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca? |
5. | Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la buŝon. |
6. | Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon. |
7. | Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havaĵon? |
8. | Ilia idaro estas bone aranĝita antaŭ ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaŭ iliaj okuloj. |
9. | Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili. |
10. | Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpuŝata; Ilia bovino gravediĝas kaj ne abortas. |
11. | Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel ŝafaron, Kaj iliaj knaboj saltas. |
12. | Ili ĝojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto. |
13. | Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente. |
14. | Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn; |
15. | Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li? |
16. | Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi. |
17. | Ĝis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingiĝu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero. |
18. | Ili estu kiel pajlero antaŭ vento, Kaj kiel grenventumaĵo, kiun forportas ventego. |
19. | Dio konservas lian malfeliĉon por liaj infanoj; Li repagu al li mem, ke li sciu; |
20. | Liaj propraj okuloj vidu lian malfeliĉon, Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku. |
21. | Ĉar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finiĝis? |
22. | Ĉu oni povas instrui scion al Dio, Kiu juĝas ja plej altajn? |
23. | Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta; |
24. | Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo. |
25. | Alia mortas kun animo suferanta, Kaj li ne ĝuis bonon. |
26. | Sed ambaŭ kune ili kuŝas en la tero, Kaj vermoj ilin kovras. |
27. | Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi; |
28. | Vi diros:Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu loĝis la malpiuloj? |
29. | Sed demandu la vojaĝantojn, Kaj ne malatentu iliajn atestojn: |
30. | En tago de malfeliĉo la malpiulo estas ŝirmata, En tago de kolero li estas metata flanken. |
31. | Kiu montros antaŭ lia vizaĝo lian konduton? Kiu repagos al li, se li ion faris? |
32. | Kaj li estas akompanata al la tomboj, Kaj sur la tomba altaĵeto estas starigataj gardistoj. |
33. | Dolĉaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li treniĝas ĉiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaŭ li. |
34. | Kiel do vi volas konsoli min per vantaĵo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn? |
← Job (21/42) → |