← Job (19/42) → |
1. | Ijob respondis kaj diris: |
2. | Ĝis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj? |
3. | Jen jam dek fojojn vi malhonoras min; Vi ne hontas premi min. |
4. | Se mi efektive eraris, Mia eraro restos ĉe mi. |
5. | Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riproĉas al mi hontindaĵon, |
6. | Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustaĵon, Kaj ĉirkaŭis min per Sia reto. |
7. | Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas juĝon. |
8. | Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon. |
9. | Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo. |
10. | Li disbatis min ĉirkaŭe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elŝiris kiel arbon. |
11. | Ekflamis kontraŭ mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon. |
12. | Kune venis Liaj taĉmentoj, kaj ebenigis kontraŭ mi sian vojon Kaj stariĝis sieĝe ĉirkaŭ mia tendo. |
13. | Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdiĝis de mi. |
14. | Miaj parencoj fortiriĝis, Kaj miaj konantoj forgesis min. |
15. | La loĝantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi fariĝis aligentulo. |
16. | Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia buŝo mi devas petegi lin. |
17. | Mia spiro fariĝis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro. |
18. | Eĉ la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi leviĝas, ili parolas kontraŭ mi. |
19. | Abomenas min ĉiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraŭ mi. |
20. | Kun mia haŭto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun haŭto sur miaj dentoj. |
21. | Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; Ĉar la mano de Dio frapis min. |
22. | Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satiĝi de mia karno? |
23. | Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj, Ho, se ili estus gravuritaj en libro, |
24. | Per fera skribilo kun plumbo, Gravuritaj por eterne sur roko! |
25. | Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo. |
26. | Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion; |
27. | Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto. |
28. | Se vi diros:Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraŭ li la radikon de la afero, |
29. | Tiam timu glavon; Ĉar furioza estas la glavo kontraŭ malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas juĝo. |
← Job (19/42) → |