| ← Job (18/42) → |
| 1. | Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris: |
| 2. | Kiam vi ĉesos ĵetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos. |
| 3. | Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj? |
| 4. | Ho vi, kiu disŝiras sian animon en sia kolero, Ĉu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forŝoviĝu de sia loko? |
| 5. | La lumo de la malpiulo estingiĝos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro. |
| 6. | La lumo mallumiĝos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingiĝos. |
| 7. | Mallongiĝos liaj fortaj paŝoj, Kaj lia propra intenco lin faligos. |
| 8. | Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li moviĝas en kaptilo. |
| 9. | La maŝo enkroĉigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos. |
| 10. | Kaŝita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo. |
| 11. | De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn. |
| 12. | Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj. |
| 13. | Konsumiĝos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto. |
| 14. | Lia espero estos elŝirita el lia tendo, Kaj ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj. |
| 15. | Nenio restos en lia tendo; Sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro. |
| 16. | Malsupre sekiĝos liaj radikoj, Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj. |
| 17. | La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon. |
| 18. | Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpuŝita. |
| 19. | Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos ĉe li en lia loĝloko. |
| 20. | La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antaŭulojn kaptos timo. |
| 21. | Tia estas la loĝejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion. |
| ← Job (18/42) → |