| ← Job (16/42) → |
| 1. | Ijob respondis kaj diris: |
| 2. | Mi aŭdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi ĉiuj estas. |
| 3. | Ĉu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas? |
| 4. | Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon. |
| 5. | Mi fortigus vin per mia buŝo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj. |
| 6. | Se mi parolos, mia doloro ne kvietiĝos; Se mi ĉesos, kio foriros de mi? |
| 7. | Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon. |
| 8. | Vi faris al mi sulkojn, tio fariĝis atesto; Mia senfortiĝo staras antaŭ mia vizaĝo, kaj parolas. |
| 9. | Lia kolero disŝiras; Mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraŭ mi siajn okulojn. |
| 10. | Ili malfermegis kontraŭ mi sian buŝon, insulte batas min sur la vangojn; Ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron. |
| 11. | Dio transdonis min al maljustulo, Ĵetis min en la manojn de malbonuloj. |
| 12. | Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo. |
| 13. | Liaj pafistoj min ĉirkaŭis; Li dishakas miajn internaĵojn kaj ne kompatas, Li elverŝas sur la teron mian galon. |
| 14. | Li faras en mi breĉon post breĉo, Li kuras kontraŭ min kiel batalisto. |
| 15. | Sakaĵon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kaŝis mian kornon. |
| 16. | Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro; |
| 17. | Kvankam ne troviĝas perfortaĵo en miaj manoj, Kaj mia preĝo estas pura. |
| 18. | Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon. |
| 19. | Vidu, en la ĉielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj. |
| 20. | Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio, |
| 21. | Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko. |
| 22. | Ĉar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan. |
| ← Job (16/42) → |