| ← Job (13/42) → |
| 1. | Ĉion ĉi tion mia okulo vidis, Mia orelo aŭdis kaj komprenis. |
| 2. | Kion vi scias, mi ankaŭ scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi. |
| 3. | Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio. |
| 4. | Tamen vi komentarias malvere, Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj. |
| 5. | Ho, se vi silentus, Tio estus saĝeco de via flanko. |
| 6. | Aŭskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia buŝo. |
| 7. | Ĉu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsaĵon? |
| 8. | Ĉu vi volas esti personfavoraj al Li, Aŭ pro Dio vi volas disputi? |
| 9. | Ĉu estos bone, kiam Li esploros vin? Ĉu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon? |
| 10. | Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj. |
| 11. | Ĉu Lia majesto ne konfuzas vin? Ĉu ne falas sur vin timo antaŭ Li? |
| 12. | Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo. |
| 13. | Silentu antaŭ mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min. |
| 14. | Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon? |
| 15. | Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li. |
| 16. | Tio jam estos savo por mi, Ĉar ne hipokritulo venos antaŭ Lin. |
| 17. | Aŭskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaŭ viaj oreloj. |
| 18. | Jen mi pretigis juĝan aferon; Mi scias, ke mi montriĝos prava. |
| 19. | Kiu povas procesi kontraŭ mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus. |
| 20. | Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo: |
| 21. | Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min. |
| 22. | Tiam voku, kaj mi respondos; Aŭ mi parolos, kaj Vi respondu al mi. |
| 23. | Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn. |
| 24. | Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon? |
| 25. | Ĉu Vi volas montri Vian forton kontraŭ deŝirita folio? Kaj ĉu sekiĝintan pajleron Vi volas persekuti? |
| 26. | Ĉar Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco. |
| 27. | Vi metis miajn piedojn en ŝtipon, Vi observas ĉiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj; |
| 28. | Dum mi ja disfalas kiel putraĵo, Kiel vesto dismanĝita de tineoj. |
| ← Job (13/42) → |