Job (1/42) → |
1. | Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon. |
2. | Al li naskiĝis sep filoj kaj tri filinoj. |
3. | Lia brutaro konsistis el sep mil ŝafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento. |
4. | Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de ĉiu el ili, ĉiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por manĝi kaj trinki kun ili. |
5. | Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob ĉiam. |
6. | Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano. |
7. | Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi. |
8. | Kaj la Eternulo diris al Satano:Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon. |
9. | Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Ĉu vane Ijob timas Dion? |
10. | Vi ŝirmis ja ĉiuflanke lin kaj lian domon, kaj ĉion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastiĝis sur la tero. |
11. | Sed etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li havas; Vi vidos, ĉu li ne blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. |
12. | Tiam la Eternulo diris al Satano:Jen ĉio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaŭ la Eternulo. |
13. | Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato, |
14. | venis sendito al Ijob, kaj diris:Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis paŝtiĝantaj apud ili, |
15. | superfalis ilin la Ŝebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. |
16. | Kiam ankoraŭ tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la ĉielo, bruligis la ŝafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. |
17. | Kiam tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris:La Ĥaldeoj aranĝis tri taĉmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. |
18. | Dum tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato; |
19. | kaj jen granda vento leviĝis de la flanko de la dezerto, puŝis la kvar angulojn de la domo, kaj ĉi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. |
20. | Tiam Ijob leviĝis, disŝiris sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj adorkliniĝis; |
21. | kaj li diris:Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata. |
22. | Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraŭ Dio. |
Job (1/42) → |