← Jeremiah (17/52) → |
1. | La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de iliaj altaroj. |
2. | Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn ĉe la verdaj arboj sur la altaj montetoj. |
3. | Ĉu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj ĉiujn viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altaĵojn pro la pekoj en ĉiuj viaj limoj. |
4. | Kaj vi estos elpuŝita el la heredaĵo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; ĉar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, ĝi flamos eterne. |
5. | Tiele diras la Eternulo:Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. |
6. | Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li loĝos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne loĝata. |
7. | Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. |
8. | Li estos kiel arbo, plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; ĝi ne timas, kiam venas varmego; ĝiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco ĝi ne zorgas kaj ne ĉesas doni fruktojn. |
9. | Malica estas ĉies koro, kaj nefidinda; kiu povas ĝin ekkoni? |
10. | Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto, laŭ la fruktoj de liaj agoj. |
11. | Perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis; tia estas tiu, kiu akiras riĉecon per rimedoj maljustaj:en la mezo de sia vivo li ĝin perdos, kaj en la fino li restos malsaĝulo. |
12. | Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de tempo antikva. |
13. | Ho Eternulo, espero de Izrael! ĉiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; ĉar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo. |
14. | Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; ĉar Vi estas mia gloro. |
15. | Jen ili diras al mi:Kie estas la vorto de la Eternulo? ĝi plenumiĝu. |
16. | Sed mi ne forklinis min de tio, esti paŝtisto laŭ Via montro; la tagon de malfeliĉo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia buŝo, tio estis ĝusta antaŭ Via vizaĝo. |
17. | Ne estu por mi terura, Vi, mia rifuĝejo en la tago de mizero! |
18. | Miaj persekutantoj estu hontigitaj, sed mi ne estu hontigita; ili tremu, sed mi ne tremu; venigu sur ilin tagon de mizero, kaj frapu ilin per duobla frapo. |
19. | Tiele diris al mi la Eternulo:Iru kaj stariĝu en la pordego de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la reĝoj de Judujo, kaj en ĉiuj pordegoj de Jerusalem; |
20. | kaj diru al ili:Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo, kaj ĉiuj Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, kiuj iras tra ĉi tiuj pordegoj. |
21. | Tiele diras la Eternulo:Gardu viajn animojn, kaj ne portu ŝarĝojn en la tago sabata, kaj ne enportu ilin tra la pordegoj de Jerusalem; |
22. | kaj ne elportu ŝarĝon el viaj domoj en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed sanktigu la tagon sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj. |
23. | Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne aŭskulti kaj por ne akcepti moralinstruon. |
24. | Se vi aŭskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos ŝarĝon tra la pordegoj de ĉi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan, farante en ĝi nenian laboron: |
25. | tiam tra la pordegoj de ĉi tiu urbo irados reĝoj kaj princoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj ĉevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj kaj la loĝantoj de Jerusalem, kaj ĉi tiu urbo estos loĝata eterne. |
26. | Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la ĉirkaŭaĵoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenaĵo, de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj buĉoferojn kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo. |
27. | Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu ŝarĝon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata:tiam Mi ekbruligos en ĝiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingiĝos. |
← Jeremiah (17/52) → |