| ← James (4/5) → |
| 1. | De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? ĉu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj? |
| 2. | Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas. |
| 3. | Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj. |
| 4. | Vi adultulinoj, ĉu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? Ĉiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, fariĝas malamiko de Dio. |
| 5. | Aŭ ĉu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? Ĉu la spirito, kiun Li loĝigis en ni, deziregas envieme? |
| 6. | Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon. |
| 7. | Submetiĝu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi. |
| 8. | Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj. |
| 9. | Mizeru kaj malĝoju kaj ploru; via ridado turniĝu en ploron, kaj via ĝojo en malĝojon. |
| 10. | Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos. |
| 11. | Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aŭ juĝas sian fraton, tiu kalumnias la leĝon kaj juĝas la leĝon; sed se vi juĝas la leĝon, vi jam estas ne plenumanto de la leĝo, sed juĝanto. |
| 12. | Unu estas la leĝdonisto kaj juĝisto, Tiu, kiu povas savi aŭ pereigi; kiu vi estas, juĝanta vian proksimulon? |
| 13. | Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaŭ aŭ morgaŭ ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos; |
| 14. | kvankam vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas. |
| 15. | Anstataŭ diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi tion aŭ tion. |
| 16. | Sed nun vi fieras pri viaj memfidaĵoj; ĉiu tia singratulado estas malbona. |
| 17. | Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko. |
| ← James (4/5) → |