← James (2/5) → |
1. | Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro. |
2. | Ĉar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaŭ malriĉulo en malpura vestaro; |
3. | kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidiĝu ĉi tie en bona loko; kaj diras al la malriĉulo:Staru tie, aŭ sidiĝu sube apud mia piedbenketo; |
4. | ĉu vi ne diferencigas en vi mem, kaj fariĝas juĝistoj malbone pensantaj? |
5. | Aŭskultu, miaj amataj fratoj; ĉu Dio ne elektis la malriĉulojn laŭ la mondo, por esti riĉaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas? |
6. | Sed vi malhonoradis la malriĉulon. Ĉu ne subpremas vin la riĉuloj, kaj mem trenas vin antaŭ la tribunalojn? |
7. | Ĉu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan? |
8. | Tamen, se vi plenumas la reĝan leĝon laŭ la Skribo:Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone; |
9. | sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la leĝo, kiel malobeintoj. |
10. | Ĉar ĉiu, kiu observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto, fariĝis kulpa pri ĉio. |
11. | Ĉar Tiu, kiu diris:Ne adultu-diris ankaŭ:Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi fariĝis malobeinto kontraŭ la leĝo. |
12. | Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel juĝotoj laŭ leĝo de libereco. |
13. | Ĉar al tiu, kiu ne kompatis, la juĝo estos senkompata; la kompato sin altigas super la juĝo. |
14. | Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? ĉu tiu fido povas lin savi? |
15. | Se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo, |
16. | kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito? |
17. | Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva. |
18. | Kaj cetere iu diros:Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon. |
19. | Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas. |
20. | Se ĉu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta? |
21. | Ĉu nia patro Abraham ne praviĝis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro? |
22. | Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektiĝis; |
23. | kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio. |
24. | Vi vidas, ke homo praviĝas per faroj, kaj ne sole per fido. |
25. | Tiel same, ĉu ankaŭ la malĉastistino Raĥab ne praviĝis per faroj, kiam ŝi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo? |
26. | Ĉar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaŭ fido aparte de faroj estas malviva. |
← James (2/5) → |