| ← Isaiah (8/66) → |
| 1. | Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur ĝi per homa skribilo:Rapidu akiri, baldaŭ rabado. |
| 2. | Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn:la pastron Urija, kaj Zeĥarjan, filon de Jebereĥja. |
| 3. | Kaj mi iris al la profetino, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj la Eternulo diris al mi:Donu al li la nomon:Rapidu-Akiri-Baldaŭ-Rabado. |
| 4. | Ĉar antaŭ ol la knabo povoscios voki:Mia patro, kaj Mia patrino, la riĉaĵon de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaŭ la reĝo de Asirio. |
| 5. | Kaj plue la Eternulo parolis al mi, dirante: |
| 6. | Pro tio, ke ĉi tiu popolo malŝatis la akvon de Ŝiloaĥ, kiu fluas kviete, kaj ĝojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja: |
| 7. | pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la reĝon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj ĝi leviĝos super ĉiujn siajn kuŝujojn kaj iros super ĉiujn siajn bordojn. |
| 8. | Kaj ĝi enpenetros en Judujon, inundos, leviĝos, kaj atingos ĝis la kolo; kaj ĝi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel. |
| 9. | Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi ĉiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos. |
| 10. | Pripensu entreprenon, sed ĝi neniiĝos; parolu vortojn, sed ili ne plenumiĝos, ĉar kun ni estas Dio. |
| 11. | Ĉar tiel diris al mi la Eternulo, tenante la manon sur mi, kaj Li instruis al mi, ke mi ne iru la vojon de tiu popolo, kaj Li diris: |
| 12. | Ne nomu konspiro ĉion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion ĝi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru. |
| 13. | La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura. |
| 14. | Li estos sanktaĵo kaj ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la loĝantoj de Jerusalem. |
| 15. | Kaj multaj falpuŝiĝos, kaj falos kaj rompiĝos, kaj enretiĝos kaj kaptiĝos. |
| 16. | Ligu la ateston, sigelu la leĝon ĉe Miaj lernantoj. |
| 17. | Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kaŝis Sian vizaĝon antaŭ la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li. |
| 18. | Jen, mi kaj la infanoj, kiujn la Eternulo donis al mi, estas kiel signoj kaj atentigiloj en Izrael de la Eternulo Cebaot, kiu loĝas sur la monto Cion. |
| 19. | Kaj se oni diros al vi:Demandu la antaŭdiristojn kaj la sorĉistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, ĉar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj: |
| 20. | tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon. |
| 21. | Ili irados sur ĝi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian reĝon kaj sian Dion, kaj rigardos supren. |
| 22. | Kaj la teron ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon, premantan mallumon, kaj en la mallumon ili estos puŝataj. |
| ← Isaiah (8/66) → |