← Isaiah (64/66) → |
1. | Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus, antaŭ Vi ektremus la montoj; |
2. | aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaŭ Via vizaĝo ektremu la popoloj! |
3. | Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaŭ Vi ektremis la montoj. |
4. | Neniam oni tion aŭdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li. |
5. | Vi renkontis tiujn, kiuj ĝoje faris justaĵon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni ĉiam estis savataj. |
6. | Ni ĉiuj fariĝis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni ĉiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento. |
7. | Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekiĝas, por forte sin teni je Vi; ĉar Vi kovris Vian vizaĝon antaŭ ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj. |
8. | Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni ĉiuj estas la produkto de Via mano. |
9. | Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni ĉiuj estas Via popolo. |
10. | Viaj sanktaj urboj fariĝis dezerto, Cion fariĝis dezerto, Jerusalem ruino. |
11. | Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin laŭdadis, estas forbruligita per fajro, kaj ĉiuj niaj dezirindaĵoj fariĝis ruinoj. |
12. | Ĉu malgraŭ ĉio ĉi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? ĉu Vi silentos kaj tiel forte nin premos? |
← Isaiah (64/66) → |